BOLIVIA TRADICIA MEDICINO

Judita Rey, Kroatio

Judita Rey, Kroatio Okcidenta parto de Bolivio iam dum la tempo de Inkao estis nomita Kollasuya, kaj ĝi jam dum tiuj antikva tempo estis konata kiel "lando de medicino"

Tradicia medicino estas ankoraŭhodiaŭ tie pli uzata ol moderna medicino. Eĉ 70 % de "Bolivianoj,helpon por siaj sanaj problemoj preferas unue serĉi ĉe praktikantoj de popola medicino. La uzado de moderna medicino estas #265;e ili nur la lasta solvo, se popola medicino ne donis rezultojn. La kaŭzoj por tio estas multaj: moderna medicino, inkluzive ĝiaj medikamentoj estas multekosta. Krom tio urbaj, modernaj kuracistoj parolas hispanan (castillanan) lingvon kaj ĉe ili mankas estimo je indiĝena kulturo.

En Bolivio ĉiu urbo kaj komonumo havas sian popolan kuraciston, kiu scias kiun herbon oni devas uzi kiel, kiam kaj ĉe kiu. La tradicia medicino estas parto de ilia kulturo kaj rilatas al ĝia valoro kaj kreado, kvankam lasttempe anakaŭ ceteraj segmentoj de okcidenta medicino eniras ilian vivon. Ĉiam pli ofte ankaŭ modernaj medikamentoj trovas sian lokon en sako de vaganta popolkuracisto.

La tradicia medicino tre estimas kaj konsideras rimarkojn primalsano de malsanulo mem. Ghi respektas ankaŭ psikan staton demalsanulo kaj lian decidon kiam li mem elektas la medikamenton. Eĉpraktikantoj de moderna  medicino pretas konfesi ke 25 - 30 % deherboj uzataj de popolaj kuracistoj kaj herbistoj sambone efikaskiel modernaj medikamentoj, sed la plej granda parto de ili ne povas  kompreni uzadon kaj praktikadon de diversaj ritualoj, magioj kajamuletoj kiujn praktikas popolaj sanigistoj. Aliflanke, sanigistoj, popolkuracistoj asertas ke oftege la korpaj malsanoj fakte devenasde animaj malsanoj kaj de korpa vivforto "ayayu". La tasko de  sanigisto estas konvinki "ayayu" ke ĝi revenu al la morpao kajekvilibriĝu korpon psikon kaj menson. Samvalora estas ekvilibro inter persono, natura kaj supernatura mondo.

Tapia, tradicia kuracisto el La Paz, la filozofio deaymara Indianoj malsamas kun orienta kaj okcidenta filosofio. "Fundamente ni estimas la pacienton kaj ni igas dialogon kun li. Niarilato havas profundon de la konfeso en katolika religio. Ni bezonastion por moligi la psikan reziston kaj atingi la purigadon"- dirasdr. Tapia.  "La homo estas produkto de tio kion li manĝas" diras dr.WalterAlvarez, alia naturkuracisto el Bolivio " se la homo scias kion li  manĝu, li ne suferos nek pro parazitoj, nek pro diurejo. Feliĉe nihavas herbojn kiuj samtempe estas nutrado kaj medikamento.Coca (Koka) estis la unua anastetiko, kiun uzis niaj militistoj historie. Multaj travivis nur dan al ĝia maĉado.

Nia herbo Andres Huaylla enhavas antibiotikon el fermentita tero. Ni el tero ricevasantibiotikon terramicin. Tio ne estas magio, tio estas saĝeco deniaj antaŭloj..."En Bolivio, "la plej indiana lando de la mondo" ( 60 % de ĝialoĝantaro estas puraj indiĝenoj de popoloj Aymara kaj Queĉua)multas popolkuracistoj. Inter ili tamen tiuj de la regionoKallawaya, daŭre havas apartan pozicion.
Ankoraŭ estas neklaritafenomeno de ilia deveno kaj ekesto de ses malgrandaj vilaĝetojnorde de la lago Titicaca, kiuj fakte estas kliniko de popolajsanigistoj. Iuj pensas ke ili devenas ankoraŭ de antikva misteriakulturo Tiwanaku, aliaj opinias ke ili estis fonditaj de Inkao, kiujsendis ilin kiel koloniistoj de alia parto de sia reĝlando, kajtriaj ke ilia scio ne estas pli alta ol tri jarcentoj.Ilia fenomeno estas ke 27 % de loĝantaro de tiuj vilaĝoj estasbonaj sanigistoj, famaj popolaj kuracistoj kun granda scio kajpotenco. Ili multe vagas tra tuta Suda Ameriko kaj tio rezultas perilia grandega kono de herboj.

Estas konate, ke ĉiu sanigisto de tiujvilaĝoj uzas ĉirkaŭ 300 herboj, pliajn 600 rekonas kaj kapablasuzi. Entute ili kolektis sciojn pri pli ol mil sanigaj herboj!.Sed Kallawaye, tiel oni nomas ilin konfesas limojn de siajnsaniagajn sciojn kaj kapablojn. Ili neniam entreprenas kuracadon dehereditaj malsanoj kej ne komencas kuraci malsanojn kiuj jam tro evoluigis. Tio ne estas afero de ilia fatalismo sed de realismo. misteria karakteristiko de tiuj famaj poplkuracistoj estas ankaŭ tioke ili havas propran lingvon. Lingvistike laŭdire ĝi devenas dequeĉua kaj estas uzata nur en tiuj vilaĝetoj, kaj iom post iom bedaŭrinde malaperas. Sed por esti bona kallawaya ne sufiĉas nur naskiĝi en unu de tiujvilaĝoj. Por tiu titolo oni devas multe lerni.

Ankoraŭ antaŭ 50jaroj estis kutimo ke ĉiuj lernantoj devis 8 ĝis 10 jaroj lernisian metion. La scio estis transdonita de generacio al generacio. Nur post longa lernado ĉiu kandidato por sanigisto povis fariekzamenon antaŭ komisiono de cetera komonumo al kiu li apartenis.Nur post farita ekzameno oni permesis al li memstare komenci kolektiherbojn, vojaĝi kaj kuraci homojn. kallawaya kuracistoj samon faras ankaŭ hodiaŭ. Sed ili ne estasplentempe popolaj kuracistoj. Ĉefe ili okupiĝas pri kultivado desia tero, sed ceteran jarparton ili vivas kiel vojaĝantajsanigistoj, Laŭ ilia tradicio la sanigado estas vira metio, kaj ne decas alvirinoj okupiĝi pri ĝi. Tamen virinoj ne restas for de tiu okupo.Ili havas gravan rolon je kolektado de herboj kaj okupiĝas privirinak malsanoj kaj naskado.

Antaŭ kelkaj jardekoj al kallawaya tradicio minacis malaperon, sedintereson pri natura kaj tradicia medicino en la mondo ĝeneraledonis novan apogon al ĉi valoran popolan medicinon. Shtatajinstancoj provis doni helpon je ĝi, sed, bedaŭrinde tio rezultisper negativaj postŝpuroj. Kreskis la nombro de homoj kiuj sen necesa scio volis prezenti sin kiel veraj kallawayaoj por perlabori la monon.

Oni provis tion eviti fondante lernejoj por tiu ĉitradicia medicino. la lernejoj funkciis en vilaĝoj, sed ilia funkciado montriĝis malbona. Nome por esti vera kallawaya kuracisto oni devas infanaĝe komenci lerni kaj multe vojaĝi kaj vojaĝantelerni pri herboj, malsanoj kaj ilia lingvo.Sed, oni esperas ke tamen ke la sciio de kallawaya kuracistoj ne malaperos ĉar Monda medicina organuzo montris intereson por ĝi kajagnoskis ĝian atribuon al popola sano en Suda Ameriko. La boliviaj modernaj kuracistoj subtenas ankaŭ projektojn per kiujoni ne nur esploras sed ankaŭ evoluigas sciojn pri tradicia medicino de ilia lando. Sed, la aproksimado de moderna kaj tradicia medicinone iras glate. Granda parto de modernaj kuracistoj pritraktas latradician medicinon kiel senvaloran magion.

Oni agnoskas ĝian scionpri herboj sed ne akceptas iliajn uzadomanierojn. Juan Villa , la kallawaya kuracisto kun 50-jara sperto nun vivanta en La Paz, kontraŭstaras la opiniojn ke li uzas magion sen sia laboro. Laŭ liilia potenco kuŝas en profunda scio ĉar "ni lernas pri herboj denia sepa jaro" - diras li - ni devas scii ne nur pri loko kie ilikreskas, sed ankaŭ pri momento kiam oni devas ilin manrikolti, kaj kiel oni tion faru. Ni devas scii kiel, kiam kaj kie ilin konservi.Ni scias manipuli kun ili....kaj nia scio kuraci multajn malsanojnne estas magio estas nia tradicia longjara scio..."

reen al la komenco    reen al fakaj eldonajoj