Biero plibonigas per siaj valoraj vitaminoj kaj oligoelementoj
la homan metabolon.
La enhavaĵoj estas facile sorbeblaj kaj plibonigas la
funkciadon de la intestaro. La renoj pli facile forigas rubaĵojn el la sango.
Tial ne mirigas la plibeliga efiko, kiun la moderna kosmetiko bedaurinde plene
neglektas.
Ĉiu naturmetoda kuracisto facile konstatas la beligajn
efikojn de la biero je ungoj, hauto kaj haroj.
La ungoj fortikiĝas kaj malpli
facile rompiĝas. La hararo densiĝas kaj brilas pli multe. Tiuj efikoj devenas
de la mineraloj kaj oligoelementoj en la biero.
La hauto beliĝas pro maldensa alkoholo en la biero, kiu vastigas sangotubetojn kaj tiel malpaligas la
hauton.
Tiel ĝi aspektas kaj estas pli sana.
La pli bona funkciado de la
intestaro (evito de mallakso) kaj de la renoj (forigo de venenaj substancoj en
la sango) malŝarĝas la hauton, kiu ankau haves la funkcion forigi tiajn
substancojn, se la aliaj organoj tion ne kapablas. Tial homoj ektrinkantaj
bieron rapide seniĝas je aknoj. La akneoj malaperas.
Tio estas grava diferenco
al aliaj trinkaĵoj, kiaj limonadoj kaj kolaoj enhavantaj grandajn kvantojn da
sukero sen akompanantaj oligoelementoj kaj vitaminoj. Tiaj trinkaĵoj akcelas la
aperon de akneoj.
Homoj per biero nature plibeliĝas. Kosmetikaĵoj tute
malnecesas por bieremaj geviroj!
La ekstera uzo de biero same graves de
jarmiloj. Jam la sinjorinoj en la antikva Egiptujo sciis pri tio. Precipe la
ŝaumo de la biero valoras por ekstera uzado. Ĉu vi memoras la dukon Vilhelmo
la 4a, kiu en 1516 dekretis la leĝon pri pureco de la germane biero?
Ties
kortega apotekisto Johann Casimir August Christian SAUGFUSS verkis en 1541
"Tractat vom Bier" (traktalĵo pri biero:). En ĝi li konsilis al virinoj
balzami siajn vizaĝojn kaj mamojn per biera ŝaumo. Tio plibeligas kaj streĉas
la hauton kaj mamojn. La prusa reĝino Luise (1776 - 1810) laudire plibeligis
tiel siajn mamojn. Shia edzo ordonis al ŝi ĉetable trinki bieron antau, dum
kaj post la manĝoj. Krome ŝi devis balzami siajn mamojn tage zorge per
biero.
En multaj regionoj de Germanujo junulinoj lavis sin per biero anstatau
uzi akvon por plibeligi. Malriĉaj junulinoj tiucele aĉetis la restintan en la
bareloj bieron, kiun neniu plu deziris trinki, ĉar en ĝi jam mankis la ŝaumo.
Riĉaj knabinoj aĉetis la unuan bieron el la barelo, kiu enhavis plej multe da
ŝaumo. Tiom multe eĉ, ke nuntempe oni forĵetas tiun unuan bieron. La ŝaumo
ĉiam famis kiel plibeligilo por la hauto kaj haroj
Nuntempe multaj virinoj
lavas sian korpon per akvo, sed la harojn per biero. Tiel la haroj pli multe
brilas, fariĝas pli molaj kaj silikecaj, se oni post la lavado per biero
forigas ĝin per akvo.
Se oni ne forlavas la bieron, la efiko estas alia: tiam
la haroj malmoliĝas kaj la frizaĵo restas pli longe en la ŝatata formo.
Tio ŝpares kemiajn harmalmoligilojn.
Estas konsilinde uzi por tiu lavado
helan eksportan au pilsenan bieron, ĉar la malllela odoras pli multe lau malto.
Tion multaj virinoj eble ne ŝatus.
(Tiu ĉi artikolo estas eltiraĵo el
la la libro de Harald Schicke "Germanaj biero kaj bierkulturo, 130 paĝoj, 67
ilustraĵoj, 4 tabeloj, ISBN3-89240-095-4)