Kutime homoj ege malŝatas kulojn. Ili malagrable pikas kaj multaj eĉ
transdonas malsanojn. Malario estas ilia ekzemplo. Ĝi ankoraŭ nun
estas unu el la plej mortigaj malsanoj.
Germana mekanikisto Carl BAUNSCHEIDT (1809-1873)
(prononcu: Karl Baunŝajt) suferis pro reumatismo en la mano. Iam li sidis en sia ĝardeno
kun sia ŝveIinta mano, kiam alflugis kuloj kaj pikis tiun manon. Baldaŭ
la mano malŝvelis kaj la doloro malaperis!
Li provis klarigi al
si la efikon: unue estas piko kaj due la insekto sekreciis iun substancon.
La kombino el ambaŭ evidente kaŭzis lian malsuferigon kaj resaniĝon
de la mano.Jam antaŭe li inventis diversajn aparatojn. Tial
li ne nur pensis, sed decidis krei artefaritan kulon.
Fariĝis
aparateto en formo de bastoneto en kies finajo troviĝis 33 pingloj.
Ĝi troviĝis en ingo kun risorto. La ingon oni metas sur la haŭton,
tiras la bastoneton kaj liberigas ĝin. Tiel ĝi, per la forto de
la risorto, truetigas la surfacon de la haŭto, sen ke aperas sango.
Jen li havis la pikilon, kiun li nomis kulo.
Mankis la substanco, evidente venena, de la kulo. Li multe eksperimentis por inventi
oleon kun la dezirata incita efiko. Post la pikado de la
haŭto li ŝmiris tiun oleon sur la pikitan arealon - kaj bonege
sukcesis kontraŭ eĉ multaj malsanoj!
La haŭto post la pikado
ruĝiĝas. Tiun efikon la oleo multe fortigas. La paciento sentas
varmon, kiu povas konserviĝi dum tuta semajno. En la haŭto ofte
ekestas aknoj eligantaj puson.
Post la reboniĝo de la haŭto
oni povas refoje apliki la metodon. Oni daŭrigas ĝin tiel longe
ĝis ne plu estas pusado. Tamen ekzistas ankaŭ korpopartoj, kie
ne aperas puso, sed kie efikas nur la varmo. La reago dependas de
la malsano kaj de la loko de la aplikado. Kie troviĝas multaj limfduktoj,
tie kutime aperas puso. Gi ne estas kromefiko nedezirata - ĝi estas
la efiko: la veneno tie troviĝanta en la korpo malaperas en formo
de tiu puso kaj tiel la malsano pliboniĝas.
Tiu metodo estis tiel sensacie sukcesa, ke baldaŭ poste centmiloj da homoj kaj kuracistoj
entuziasme uzis la kulon de Baŭnscheidt. Li eldonis revuon kun la
titolo "Die Mücke" (la kulo). La entuziasmaj aplikantoj nomis
la aparaton ,,Lebenswecker" (revivigilo), ĉar ĝi helpis je
tiom da malsanoj, ankaŭ koratakoj.
La aparato nun nomiĝas,
Baŭnscheidtiergeret" (prononcu: baŭnŝajtirgeret) kaj ekzistas
en multaj diversaj formoj, sed la principo restas tute sama kiel antaŭ 150 jaroj.
Aperis libroj en kiuj oni mencias tre multajn
malsanojn kuraceblajn per la baŭnŝajtilo.
Mi volas doni
nur unu ekzemplon:
Kiam mi studis naturkuracadon
antaŭ 23 jaroj mi multe suferadis jam de pli ol dek jaroj pro multfoja
tonsilito. Kompreneble medicinistoj ofte konsilis forigi ilin. Sed
bonŝance mi ne kuraĝis! Konatiĝinte kun la baŭnŝajtismo mi aplikigis
al mi la metodon. Unufoja apliko jam kaŭzis plenan sukceson!
Verŝajne ne ekzistas pli bona metodo por sanigi
la tonsilojn ol la baŭnŝajtismo.
Dum la pasintaj 21 jaroj mi multmilfoje aplikis tiun bonegan metodon,
kiu estas nek doloriga por la paciento nek iel ajn danĝera, sed
tute malmulte kostas kaj bonege helpas je multaj malsanoj, precipe je tonsilito.
Tie mi konstatis ec ne unu malsukceson.
Ne mirige ke Bounscheidt enspezis milionojn per kuloj!
Li neniam detaligis la veran
konsiston de sia oleo, sed nuntempe uzataj oleoj havas almenaŭ similan
efikon kiel la originalo.
Medicinistoj plendas ke ĝi estas
"charlatanajo", sed naturkuracistoj scias pri la grandiozaj
efikoj de tiu metodo, kiu kompreneble ankaŭ
havas sian limon.
Certe la baŭnŝajtismo povus refoje entuziasmigi
homojn precipe en malriĉaj landoj (ankaŭ la popolo en Germanio
tiutempe estis tre malriĉa).
Ĝi estas facile uzebla, malaltkosta,sed ege efika.